Festo de Eŭropo en Nancy 09.05.2015

Festo de Eŭropo en nia partnera urbo Nancy 09.05.2015

La 9an de majo 2015, okazis en la urbodomo de Nancio, festo pri Eŭropo. En la ĉambro « Mienville », prezentis Jean-Luc Tibias kaj Stanislaw Rybicki la partneran pollandan urbon, Lublin (ĝiajn historion, monumentojn, statuojn, preĝejojn kaj la aktualan urbon).

Poste, Emmanuel Desbrières prelegis pri la rolo de Esperanto dum la unua Mondmilito (instruado de la lingvo en militaj lernejoj, uzado de Esperanto (agante kun la Ruĝa Kruco) por helpi la interkomprenadon inter la geflegistoj kaj la vunditoj, por interrilatigi la homojn apartigitajn de la milito). Ŝajne ke oni uzis Esperanton ankaŭ por propagandi.

En la kvadrato salono, la nancia klubo budis. Multajn ludojn pri Eŭropo allogis la pasantojn (puzloj, ludo de 7 familioj, kartludoj...) Partoprenis en la festo eksterlandaj esperantistoj el Pollando (Lublin) kaj Germanio (Karlsruhe). La manifestado kaj la urbo entuziasmigis ilin.

Letero de la urba administracio


(Teksto de http://esperanto-nancy.fr ; ankaŭ ekzistas kelkaj fotoj de la evento)