Esperanto-objektoj

Zamenhof/Esperanto-Objektoj en Karlsruhe

Ankaŭ en Karlsruhe estas pluraj tiel nomataj Zamenhof/Esperanto-Objektoj (stratoj, konstruaĵoj, artaĵoj ktp.), kiuj iel rilatas al Esperanto aŭ al ĝia initiatinto Ludoviko Zamenhof.

Zamenhofstrato

Zamenhof-Strato, Orienta Flanko
Zamenhof-Strato, Okcidenta Flanko

En la urboparto Oststadt troviĝas Zamenhofstrato (loko en urboplano). La ŝildo je la orienta flanko de la strato klarigas la originon de la stratnomo.

La strato situas en loĝkvartalo kaj ricevis sian nomon en la jaro 1960, kiam la komunuma konsilantaro decidis pri la statonomoj de konstrua tereno en la tiama regiono Brohrain. La ĉirkaŭaj stratoj de la kvartalo estis nomitaj laŭ la fondinto de la Ruĝa Kruco Henry Dunant, la naturesploristo kaj medicinisto Lorenz Oken, la "poeto-juristo" Alfred Mombert, kiu naskiĝis en Karlsruhe, kaj la verkistino Hermine Villinger, kiu pasigis grandajn partojn de sia vivo en Karlsruhe.

(Bildserio Zamenhofstrato kun pli grandaj fotoj)

Esperanto-Ponto

Esperanto-Ponto3
Esperanto-Ponto1

En la urboparto Grünwinkel staras Esperanto-Ponto (loko en urboplano). Ĝi sekure gvidas piedirantojn trans la Pulverhausstrato.

La konstruado de la ponto estis proponita en Februaro 1967, jam ses semajnojn pli poste komenciĝis la laboroj, en aŭtuno de la sama jaro la ponto ekplenumis sian taskon. Ĝi necesis, ĉar la trafiko sur la forte surveturita Pulverhausstrato intertempe kaŭzis jam ok viktimojn.

Esperanto-Ponto2

Je la dimanĉa mateno de la 16-a de Septembro 1968 okazis dankfesto, organizita de kluboj kaj unuiĝoj de loĝantoj najbaraj al la ponto. Ĉeestis ankaŭ la Esperanto-grupo de Karlsruhe, la landa asocio de blindulaj esperantistoj, kaj delegacio de Esperanto-parolantoj el la ĝemela urbo Nancy.

La loka gazeto Badischen Neueste Nachrichten de la posta tago montris grandan artikolon kun foto sub la titolo "Dankon pro la Esperantoponto".

(Bildserio Esperanto-Ponto kun pli grandaj fotoj)

(Fonto: Urba arkivejo Karlsruhe)