La Esperanto-grupo

Kiuj ni estas

Mallonge dirite: Dekduo da homoj inter 20 kaj 60 jaraĝaj, kiujn kunigas ĝojo kaj entuziasmo pri la Internacia Lingvo. Ni kunvenas regule por paroli en kaj pri Esperanto, plani komunajn aktivecojn kaj kulturi kontaktojn al la cetera Esperanto-mondo.

Jen kelkaj voĉoj, kiel ni konatiĝis kun Esperanto kaj kio nin ligas kun la lingvo:

Bettina (propra retejo)

"Ekde la 100-a naskiĝfesto de la Internacia Lingvo (1987) Esperanto apartenas al miaj hobioj. Unuflanke mi de tempo al tempo ja ĉesas okupiĝi pri ĝi, aliflanke tiu ideo min ĉiam denove altiras kvazaŭ magie. La unusola konstanto en tiu hobio estas la parte longjaraj amikecoj. Kaj ĉiu reveno al Esperanto por mi estas kiel reveno hejmen: revidi delonge konatajn vizaĝojn kaj ekkoni novajn! Mi amas mian grandan Esperanto-familion :-)"

Clemens (propra retejo)

"Mia konfuza vojo al Esperantujo komenciĝis en 2003, kiam mi trovis la programon Kurso de Esperanto. Mi iom okupiĝis pri ĝi dum la venontaj tagoj, sed daŭris ĝis meze de 2006 antaŭ ol mi serioze ekiris. La lernado vere progresegis post kiam mi eniris interretan babilejon. Feliĉe mi tie renkontis multajn babilemajn homojn kiuj senĉese instruis min."

Frank

"Mi ekscivolemis pri Esperanto verŝajne pro la sciencfikciaj romanoj de Philip José Farmer kaj Harry Harrison. Komence de la 1980-aj jaroj mi aĉetis du Esperanto-vortarojn okaze de vizito al Orienta Berlino (pro tio la tiama deviga valutŝanĝo de certa sumo je kurzo 1:1 tamen havis sian bonan flankon). En popolaltlerneja kurso en Landau/Pfalz, gvidita de Karl-Ernst Salzmann, sekvis en 1990 miaj unuaj paŝprovoj per la lingvo. Nur kelkajn semajnojn pli poste, je pentekosto, kiel partoprenanto de la Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg: Jen, la lernita lingvaĵo funkcias! Ekde tiam 'estas mi Esperantisto'."

Jochen

"Esperanton mi ekkonis dum mia lerneja tempo, dum instruado de la angla. Fascinis min la facila lernebleco kaj la logika kaj regula strukturo. Hodiaŭ Esperanto ebligas al mi konatiĝi kun homoj el la tuta mondo. Plej bela afero estas la interparolado samnivela. Mi ne devas honti pro mia germana akĉento, ĉar por ĉiu homo Esperanto estas fremdlingvo. Diferenco inter parolanto de gepatra lingvo kaj parolanto de fremda lingvo ne ekzistas."

Johannes

"Serĉante lingvon taŭgan por instrui al bazlernejanoj la gramatikon de la germana, mi hazarde renkontis la planlingvon Esperanto. Kiel alternativon por la latina mi nuntempe verkas koncepton por la aplikado de Esperanto en bazaj lernejoj."

Lothar

"Kiel metilernanto mi eklernis Esperanton ĉe Fritz Walter Poppeck en Oberkirch. Je 1.1.1959 mi fariĝis membro de la tiea Esperanto-grupo. En la jaro 1982 mi ekmembriĝis ĉe la naturamikoj. Dum la postaj jaroj mi estis fakreferanto pri Esperanto ĉe la badena landa asocio de la naturamikoj. De 1968 ĝis 2006 mi laboris kiel inĝeniero en esplorinstituto de la universitato. Pro neokazo de alia kurso dum la somera semestro 1988 mi ekhavis la eblecon instrui Esperanton kadre de la Studium Generale en la universitato de Karlsruhe. Post 14 jaroj, dum la somera semestro 2001, okazis mia lasta kurso en la universitato de Karlsruhe."

Stefan (propra retejo)

"Kun Esperanto mi konatiĝis kiel kun bona amiko: neatendite. Eĉ kiam oni foje dum pluraj monatoj ne donas vivosignon, li ankoraŭ estas tie."

Iamaj grupanoj


Frank Stephan (ĝis proks. 2003), nun profesoro en la matematika fakultato de Nacia Universitato de Singapuro (retpaĝo).

Roland Schnell (1972 - 1982), vivas nun en Berlino (Vikipedio-artikolo).