El la historio

Pergamena kunvolvaĵo

Iam kompletigota historio de Esperanto en Karlsruhe

Postsekvas unua provo iomete lumigi la malhelon de la historio pri la internacia lingvo en la regiono Karlsruhe. La listo iom post iom kompletiĝos, kiam estos eltrovitaj novaj detaloj.

12/2018

Interreta artikolo Frank Huber aus Karlsruhe spricht Esperanto: "Die große Idee dieser Sprache ist es, gemeinsame Zweitsprache für alle Menschen zu sein" (Frank Huber el Karlsruhe flue parolas Esperanton: "La granda ideo de tiu lingvo estas, servi kiel komuna dua lingvo por ĉiuj homoj) de la regiona retgazeto ka-news.de je 15.12.2018.

06/2018

Prelego pri Esperanto ĉe Katholische Hochschulgemeinde Karlsruhe.

04/2018

Artikolo Warum machen Sie das? - Frank Huber aus Karlsruhe spricht fließend Esperanto (Kial vi faras tion? - Frank Huber el Karlsruhe flue parolas Esperanton) en la semajnfina aldonaĵo de la regiona taggazeto Badische Neuesten Nachrichten je 07.04.2018.

07/2017

Prelego pri Esperanto en Cafe K de BUNDjugend Karlsruhe.

04/2015

Baden-Virtemberga Esperanto-Tago en Karlsruhe
(BAVELO-Membrokunveno en la restoracio Kühler Krug, poste gvidado tra la urbo).

10/2010

8-a KEKSO junulara renkontiĝo en Karlsruhe.

03/2010

Esperanto-Urbogvidado tra Durlach.

4/2008

Revigliĝo de la grupa vivo kun regulaj renkontiĝoj kaj komunaj aktivecoj.

199x

Regulaj Piramidaj Esperanto-Prelegoj ("PEP-Prelegoj") kadre de la grupkunvenoj.

1994

La infanlibro Die kleine Hexe de Ottfried Preussler eldoniĝas Esperant-lingve kiel La Malgranda Sorĉistino, tradukita de Esperanto-parolantoj el la distrikto Rastatt. [1]

1992

91-a Katolika Foiro en Karlsruhe kun sankta meso en Esperanto. [2]

1988
-2001

Esperanto-kursoj de Lothar Eckert kadre de la Studium Generale en la universitato de Karlsruhe.

1987
-2001

Eldonado de la informilo Karlsruhe-a ĉirkaŭen-rigardilo, poste La verda koro.

1987

65-a Germana Esperanto-Kongreso en Rastatt.

1972
-1984

Regulaj Esperanto-kunvenoj en Karlsruhe. Komunaj aktivecoj kiel ekzemple vizitoj al la partnera urbo Nancy. Esperanto-kursoj en la universitato kaj en la popola altlernejo (VHS).

1967

Esperanto-ponto en Karlsruhe.

1965

38-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Karlsruhe.

1964

Friedrich Dorner el Karlsruhe ricevas la honorbroŝon de Germana Esperanto-Acocio. [3]

1963

Maximilian Murath el Karlsruhe ricevas la honorbroŝon de Germana Esperanto-Acocio. [4]

1960

Zamenhofstrato en Karlsruhe

1958

Eldono de la Esperant-lingva broŝuro Karlsruhe, urbego inter Nigra Arbaro kaj Rejno, eldonita de la Karlsruhe-a Verkehrsverein.

1956

13 Esperanto-parolantoj el Karlsruhe ĉe german-franca renkontiĝo en Nancy. [5]

1952

Partoprenantoj el Karlsruhe en internacia Esperanto-renkontiĝo en Raon l'Etape (Vogezoj), organizita de la SAT-junulrondo de Nancy. [6]

1933-1945 Dum la regado de la nacisocialismo Esperanto malaperis en 1933 el la proksimume 100 publikaj lernejoj, en kiuj la lingvo tiam estis instruata. En 1936 ĉiuj asocioj, kiuj pledis por "artefaritaj lingvoj", estis malfonditaj... La privata uzado de Esperanto ne estis malpermesita, sed fojfoje Esperanto-parolantoj pro tio devis elteni pridemandadojn. (Laŭ la germanlingva Vikipedio-artikolo Historio de Esperanto).

Philipp Wahl, rezistanto en la komunista partio, laboris en la komenco de la tridekaj jaroj kiel ŝipknabo sur Rejn-ŝipo kaj tiutempe agadis kiel sekreta kuriero. En raporto pri sia rezista agado li menciis, ke unu el siaj kontaktpersonoj laŭlonge de la ŝipvojo estis Esperantisto en Karlsruhe. Ties nomon ni bedaŭrinde ĝis nun ne konas.

1931
kaj 1932

Ajo (Josef Allinger) el Karlsruhe instruas Cseh-metode Esperanton en Danio. [7]

1930

Kongreso de la Germana Asocio de Nacionalstenografio kun Intersteno-ekspozicio kaj paroladoj pri la utilo de Esperanto. [8]

1925

Internacia Policteĥnika Ekspozicio en Karlsruhe. Ekspozicia regularo, fakoj kaj programo de la ekspozicio estas eldonitaj ankaŭ en Esperanto. [9]

1904

Unuopaj Esperanto-parolantoj en Karlsruhe. [10]
Fondado de Esperanto-grupo kun 15 membroj. [11]

Esperanto en la adreslibro de la urbo Karlsruhe

La ekde 1818 ĉiujare reeldonita adreslibro de la urbo Karlsruhe estas valora informfonto. Ĝi enhavas i.a. listigon de ĉiuj societoj kaj kluboj de la urbo, kiuj aktivis en la koncerna jaro, kune kun detaloj kiel ekz. kontaktpersono aŭ kutima renkontiĝejo. Ankaŭ Esperanto-parolantoj el Karlsruhe regule reprezentiĝis per tiaj enskriboj, kaj tiel malkovriĝas pliaj detaloj de la Esperanto-vivo en Karlsruhe.

La sekvaj rimarkoj rilatas al la kompleta listo de enskriboj el ĉiuj adreslibroj ekde 1905, kiu legeblas en la germanlingva paĝo. Por tiu jaro ekzistas dokumentita unuafoja mencio de Esperanto-grupo en Karlsruhe.[12]

El la enskribo de 1910 eblas konkludi, ke Ido (publikita en 1907, nomita ankaux "reformita Esperanto") dum kelka tempo trovis anojn en Karlsruhe - respegulaĵo de skismo, kiu tiam dividis la tutan Esperanto-movadon.

La daŭre ŝanĝataj renkontiĝlokoj montras, ke propra kunvenejo ankaŭ en pli fruaj tempoj ne ekzistis.

Dum la Vajmara Respubliko Esperanto tre vigliĝis en Germanio. Por la dua duono de la dudekaj jaroj ekzistas enskribo pri propra Esperanto-biblioteko en Karlsruhe, kio supozigas fortan Esperanto-aktivecon. Ankaŭ Internacia Policteĥnika Ekspozicio en Karlsruhe (1925) [13] kaj Kongreso de la Germana Asocio de Nacionalstenografio [14] en Karlsruhe, ambaŭ kun Esperanto-kontribuoj, okazis en tiu tempo.

Kuriozaĵo estas la ĉiam novaj loĝlokoj de s-ro Lamm, kiu ŝajne tre engaĝiĝis kaj kiu estis reprezentanto kaj de Tutmonda Esperanto-Asocio Junulara (TEAJ), antaŭulo de TEJO, kaj de Universala Esperanto Asocio UEA.

Post kiam en 1936 en tuta Germanio ĉiuj Esperanto-asocioj estis malfonditaj, la koncernaj enskriboj malaperas el la adreslibroj de Karlsruhe. Nur en 1947, du jaroj post fino de la milito, tie denove troviĝas vivsigno de la Esperanto-grupo de la urbo.