Datumprotekta Deklaro

Paragrafoj

Datumprotekta Deklaro

Versio de 2018-05-25.

esperanto-karlsruhe.de estas ekskluzive por privataj celoj private prizorgata retejo, kiu volas informi pri la temo Esperanto en la regiono Karlsruhe.

Tiu ĉi datumprotekta deklaro klarigu al vizitantoj de ĉi-retejo pri maniero, amplekso kaj celo de kolektado kaj uzado de personaj datumoj en ĉi-retejo.

Respondeculo

Vidu la kolofonon.

Kolaktado kaj uzado de personaj datumoj

Protokolaj datumoj

La retservilo protokolas informojn pri de ĉi-retejo demanditaj datumoj. Tiu protokolado servas ekskluzive al statistikaj celoj kaj, kaze de teknika problemo, al ties diagnozo kaj solvado.

La protokolo ampleksas la jenajn datumojn:

  • URL ("adreso de demandita paĝo/dosiero/ktp.")
  • Dato kaj tempo de vizito
  • Grandeco de senditaj datumoj
  • Uzita retumilo
  • Uzita operaciumo

Eksplicite ne estas protokolataj IP-adresoj. Tio signifas, ke identigo de vizitanto el la protokoloj ne eblas.

La protokolaj datumoj estos aŭtomatate forigataj post 7 tagoj.

Kuketoj (Cookies)

Ĉi-retejo ne uzas kuketojn.

Retformularoj

Ĉi-retejo ne havas retformularojn por enigo de personaj datumoj.

YouTube-Videoj

Ĉi-retejo enhavas paĝojn, en kiuj troviĝas videoj provizataj de YouTube.

Per nura vizito de tia paĝo ankoraŭ ne estas sendataj personaj datumoj al YouTube. Por spekti la videon necesas aktivigo de ĝi fare de la vizitanto per klako al la montrita bildo. Nur post tiu aktivigo establiĝas kontakto kun YouTube, cele al elŝutado de la komponanto montranta la videon. Kadre de tiu elŝutado personaj datumoj povas esti sendataj al YouTube.

La komponanto mem integriĝas en la retpaĝon pere de la tiel nomata "pli ampleksa datumprotekta reĝimo" de YouTube.

Vidu ankaŭ la datumprotektan deklaron de Google (YouTube apartenas al Google).