Esperanto en la ĉirkaŭaĵo de Karlsruhe
Ankaŭ en multaj lokoj ĉirkaŭ Karlsruhe oni parolas la internacian lingvon:
Esperanto-Ligo Kurpfalz
Esperanto-diservoj en Speyer
Edenkoben
Stuttgart
Freiburg
Strasburgo (F)
Ĝemelurbo Nancio (F)
Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo
La landa asocio de Baden-Virtembergo regule informas en esperanto-bw.de pri novaĵoj kaj renkontiĝoj rilate al Esperanto en nia federacio lando.
Esperanto-Ligo Kurpfalz
En la malnova stacidomo (Alter Bahnhof) de Ludwigshafen-Oggersheim (loko en urboplano) regule kunvenas unufoje po monato, sabate, Esperanto-Ligo Kurpfalz.
Pli precizajn informojn oni trovas sur la konciza retpaĝo.
Esperanto-diservoj en Speyer
Katolikaj Esperanto-diservoj kun Albrecht Kronenberger plurfoje dum la jaro okazas en la Afra-kapelo en la katedralo de Speyer (loko en urboplano).
Edenkoben
Ĉe la Suda Vinstrato (Südliche Weinstraße), en la palatinata Edenkoben, situas la vinkultura domo de Anton Kiefer (loko en urboplano). La vinber-kulturisto estas konata pro la Esperant-lingvaj gvidadoj tra sia vinbieno kaj la vingustumadoj en internacia atmosfero. Eblas gustumi vinojn el propra produktado, kiuj parte ankaŭ portas botelan etikedon en la internacio lingvo. Antaŭa sinanonco necesas!
Stuttgart
Retpaĝaro de la Esperanto-grupo Stuttgart.
Freiburg
Retpaĝaro de la Esperanto-grupo Freiburg.
Strasburgo (F)
Strasburgo invitas al perŝipa krozado tra la urbo, kun Esperant-lingva gvidado. Pliaj informoj troviĝas en la tre bone farita (franclingva) retejo de la Centre Culturel Espéranto de Strasbourg.
Ĝemelurbo Nancio (F)
Ankaŭ en la franca ĝemelurbo de Karlsruhe viglas la verda vivo. La TTT-ejo de Espéranto-Nancy ĉiam ĝojas pri vizito.
