Libroj en bibliotekoj

Libroj

Esperanto-libroj en publikaj bibliotekoj

Libroj en kaj pri Esperanto estas relative facile haveblaj en Karlsruhe. La interesita leganto povas ĉerpi el la stoko de du grandaj bibliotekoj, ambaŭ situantaj en la centro de la urbo.

Stadtbibliothek Karlsruhe

De la urba biblioteko de Karlsruhe (Stadtbibliothek) oni povas pruntepreni diversajn lernolibrojn kaj vortarojn. Menciindaj ekzempleroj interalie inkluzivas:

  • Esperanto - Wort für Wort, Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch,
"paroliga gvidlibro" de la konata (germana) Kauderwelsch-serio en praktika poŝformato,
kompleta kun gramatiko, vortlisto, parolturnoj kaj iom da Esperanto-kulturo
  • Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Erich-Dieter Krause
vortaro, en la modernigita eldono de 1999

El la stoko ankaŭ haveblas la kompaktdisko Esperanto de la grupo Freundeskreis.

Badische Landesbibliothek

La federacia biblioteko de Baden-Virtembergo (Badische Landesbibliothek) posedas nemalmultajn librojn pri la temo Esperanto, inter ili lernolibroj kaj vortaroj, libroj verkitaj originale en Esperanto, kaj lingvosciencaj verkoj. Interreta serĉado kun kapvorto "Esperanto" montras aktuale (08/2008) pli ol 90 rezultoj, interalie la jenajn:

ilustrita lernolibro pri la aventuroj de la testudo Tesi,
tre amuza, multaj ekzercoj, ludoj, ktp., ĝuas certan "kultan" reputacion en Germanio
  • Taschenlehrbuch Esperanto, Till Dahlenburg kaj Peter Liebig,
ilustrita lernolibro de praktika grandeco, multaj ekzercoj, rekomendinda
  • Esperanto als Ratespaß, Ulrich Matthias,
lernolibro, invito al lingva kreemo, vortfarado anstataŭ vortparkerado
germana eldono de la fama libro La danĝera lingvo,
priskribas la persekutadon de Esperantistoj sub Hitler kaj Stalin, nepre liginda
en kiu Zamenhof mem difinis la bazon de la lingvo
la konata PIV, plej granda vortaro de Esperanto, unulingva