Esperanto-Urbogvidado tra Durlach

Invito

Durlach, Turmberg (turmonto) en la fono

Esperanto-Urbogvidado tra la historia Durlach
je Sabato, 13-a de Marto 2010

(aktuale ĉ. 20 aliĝoj el Francio kaj Germanio)

Sabaton, 13-03-2010, Esperanto Karlsruhe invitas al promena malkovro de la pasinteco de Durlach, plej granda urboparto de Karlsruhe kaj iama rezidejo de la grafoj de Baden-Durlach. En Durlach, iam mem urbo, ankoraŭ hodiaŭ ekzistas multaj atestoj de ĝia eventoplena historio, i.a. la Karlsburg, eksa kastelo de la grafoj, kaj restaĵoj de la malnova fortika urbomuro.

La antaŭtagmezo estos dediĉita al la Turmberg (turmonto), ĉefa karakterizaĵo de Durlach. Suprenveturi eblos per la Turmberg-tramo, nun la plej malnova kablotramo de Germanio. Sur la ĉetura platformo, je bela vetero oni povas superrigardi la tutan urbon Karlsruhe kaj la ĉirkaŭan regionon. Post komuna tagmanĝo en la restoracio Cubanita sekvos posttagmeza promenado por malkovri la historian malnovan urbokernon de Durlach. Je la fino staros vizito en la Pfinzgau-muzeo, kies ekspozicio tre bele ilustras la pli ol 800-jaran pasintecon de la urbeto.

Planita Programo

Kastelo Karlsburg
10:45Renkontiĝo antaŭ la stacidomo de Durlach
11:00Ekiro kaj suprenveturo al la Turmberg
12:30Komuna tagmanĝo en Cubanita
14:00Historia urbogvidado tra Durlach
16:00Vizito de la Pfinzgau-muzeo en la kastelo
17:00Fino de la oficiala programo

Kiu ŝatus aliĝi nur post la komenco: Ni plej facile troveblas tagmeze en Cubanita (urboplano) kaj posttagmeze en Pfinzgau-muzeo (urboplano). Kaze de necerteco simple alvoku min (Frank) je la malsupre indikita poŝtelefona numero.

Kontakto

Frank Huber, +49.721.9419801 kaj poŝtelefone +49.179.8493923,
Mi petas pri antaŭa sinanonco por la urbogvidado.
La urbogvidado okazos, kia ajn la vetero!

Alveturo

Bazela Pordego

La stacidomo de Durlach (urboplano) situas facile atingeble en proksimeco de la aŭtoŝoseo A5. Ĉirkaŭ la stacidomo troviĝas sufice multaj parkeblecoj por aŭtomobiloj. Jen vojpriskribo por ĉiuj ne venantaj per trajno:

  • Per tramo
Linioj 1 kaj 2: Eliru ĉe haltejo Auer Straße, proks. 200m de la stacidomo.
Linioj S4 kaj S5: Eliru ĉe haltejo KA-Durlach Bahnhof.
  • Per aŭto venante de la A5 el direkto de Bazelo
Prenu la elirejon Karlsruhe-Durlach, iru dekstren direkte al Durlach, post ĉ. 200m biciklovojo krucas, tuj poste ŝanĝiĝu al la plej maldekstra spuro, nun iru direkte al la urbeto ĝis la semaforo, ĉe la semaforo iru maldekstren (180°-turniĝo!) kaj tuj iru dekstren en la plej proksiman straton, la stacidomo venos post ĉ. 200m.
  • Per aŭto venante de la A5 el direkto de Frankfurto
Prenu la elirejon Karlsruhe-Durlach, sekvu la ŝildojn direkte al Durlach, ŝanĝiĝu al la maldekstra spuro, nun iru direkte al la urbeto ĝis la semaforo, ĉe la semaforo iru maldekstren (180°-turniĝo!) kaj tuj iru dekstren en la plej proksiman straton, la stacidomo venos post ĉ. 200m.


Pliaj Informoj



Fotoj kun afabla permeso de Samuel Degen / www.durlach.org