Noktgardista Rondiro tra Durlach

Noktgardista Rondiro tra la historia Durlach

Durlach, plej granda urboparto de Karlsruhe, povas fieri pri sia longa historio. Jam fine de la 12a jarcento skribe menciita kiel urbo, Durlach fariĝis rezidejo de la grafo de Badeno en 1565. La postaj jardekoj estis karakterizitaj de la plukonstruado de la Karlsburg ĝis plenrajta kastelo kaj ekonomia prospero. Detruoj pro militoj kaj posta fiaskiĝinta rekonstruado kaŭzis transloĝiĝon de la rezidenco kaj ekkonstruado de nova kastelo en Karlsruhe, urbo tiam fondita precipe por tiu celo. Konstruaĵoj el tiuj epokoj troviĝas ankoraŭ nuntempe en la urbokerno de Durlach kaj prezentis belan kadron por vespera urbogvidado en Esperanto.

Reen

Nia rondiro komenciĝis je la iama kastela korto (Schlossplatz), tuŝetis postrestaĵojn de la fortika urbomuro, pluiris tra la historia enurba stratoringo kaj la foirejo al la Bazela Pordego. La returnvojo gvidis tra la iama defenda fosaĵo reen al la kastelo.

Ĉiuspecaj anekdotoj rilatantaj al la vidindaĵoj kaj ilia epoko, krome kvizo kun premioj, kompletigis la programon.

Reen

Strange parolantaj uloj survoje al la parkloko Blumentor ("Flora Pordego"); tie oni eksciis detalojn pri la iama urba fortikaĵo kaj ĝiaj pordegoj.

La dio de la vetero iom grumblis pri ni kaj sendis venton kaj pluveton, sed retenis sin de pli severaj aĉaĵoj.

Reen

Je duontempo de nia vojo: La foirejo kun la urbodomo. Tute malgrande, sur la balkono: "Karlĉjo kun la sako"; grafo Karl II. anvancigis Durlach al rezidencurbo kaj plukonstruis sian eksan ĉaskastelon, el kiu fariĝis la Karlsburg.

Maldekstre la tiel (karese) nomata "Puto de l'Amantoj", en la fono la mezepoka Evangelia Urbopreĝejo.

Reen

La Bazela Pordego en la sudo de la enurba stratoringo devenas de la 14a jarcento kaj estas la unusola postrestanta de la iamaj kvar pordegoj de Durlach.

Maldekstre, iom en la malhelo, la eksa pordogardista domo. Ne videble sur la foto, sed troviĝante tuj apude: Malnova Tombejo kaj Nikolao-Kapelo.

Reen

Mallonge post alveno en la restoracio "Pflug". Oni ankoraŭ revarmiĝas de la rondiro, kiu daŭris iom pli longe ol planite. La lanterno fidele servis nin.

Sekvas la solvo de la kvizo; la venkontino ankoraŭ ne scias de sia bonŝanco.

Reen