Vikipedio-prelego en Strasburgo 08.04.2011

Vikipedio-prelego en Strasburgo 08.04.2011

Kadre de la "3ème Semaine de l'Espéranto" (Esperanto-semajno) de Espéranto-Strasbourg, la programo por vendredo, la 8-an de aprilo 2011, konsistis el prelego titolita "Wikipedia: 10 jaroj, kaj poste?". Marek Blahuš, Esperanto-denaskulo kaj mem aktiva vikipediisto, diskonigis interesajn faktojn kaj sciindaĵojn pri la relative juna, tutmonde tamen jam plej granda enciklopedio Wikipedia.

Kiel ekestis Vikipedio? Kiel estas organizita Vikipedio? Kioman amplekson la projekto nun havas? De kie venas la enhavoj? Se principe ĉiu rajtas partopreni, kiel funkcias la kunlaborado de la partoprenantoj? Tiuj kaj multaj aliaj aspektoj estis vive klarigitaj kaj permesis al la ĉeestantoj dum ĉ. unu kaj duona horo enrigardon en la fascinan mondon de la konata interreta enciklopedio.

Ekzemple estis interese ekscii, ke Vikipedio komence nur taŭgis por anglalingvaj artikoloj kaj ankoraŭ ne alilingvajn, kiuj ja ofte uzas proprajn literojn. Esperanto-parolanto prilaboris la softvaron cele al subteno de Esperanto, poste li ankaŭ realigis la necesan teknikon por ebligi aliajn lingvojn. La anglalingva parto ampleksas aktuale ĉ. 3,5 milionojn artikolojn, postsekvas dualoke la germanlingva kun aktuale ĉ. 1,2 milionoj. Inter la aliaj lingvoj Esperanto defendas respektindan 15-an lokon kun preskaŭ 140 000 artikoloj. Tiurilate menciiĝis ankaŭ la esplorprojekto WikiTrans, kiu ekz. disponigas ĉiujn artikolojn de la anglalingva Vikipedio pere de maŝina tradukado en Esperanto.

La aranĝo okazis en aŭditorio de la interpretista instituto en la universitato de Strasburgo. Prelega lingvo estis Esperanto, Cyrille Hurstel samtempe interpretis franclingve. Al la engaĝite kaj kompetente prezentita temo oni dezirintus pli multnombran aŭskultantaron.

Poste ankoraŭ ariĝis internacia rondo el francoj, germanoj kaj la preleginto el Ĉeĥio, por komune kaj en agrabla etoso fini la vesperon en proksima itala restoracio.

Reen

Reen