Ekskurso al Strasburgo 10.10.2009

Ekskurso al Strasburgo 10.10.2009

Sabate, la 10a de Oktobro, la Esperanto-Grupo Strasburgo organizis urboviziton. Partoprenantoj venis i.a. el Aalen, Karlsruhe kaj ĉefe el la ĝemela urbo Stuttgart.

La programo konsistis el ŝipveturado tra la urbo (la aŭda gvidsistemo ankaŭ ofertas ĉiĉeronadon en Esperanto!), komuna tagmanĝo en tipe alsaca restoracio, rondiro en la historia urbocentro kun la katedralo, vizito de fotoekspozicio, kaj promenado en la parko inter Strasburgo kaj Kehl.

La vetero komence ne montris emon subteni nin, nur posttagmeze la pluvo ĉesis kaj varma suno akompanis nin dum la resto de la tago.

Resume estis tre interesa tago en tre agrabla etoso. Ripetinde!

Reen

reen