Lumfesto en Schwäbisch-Hall 2010

Lumfesto en Schwäbisch-Hall 2010

Esperanto-amikoj el Heilbronn kaj Aalen invitis al partoprenado en la ĉiujara mezsomernokta festo en Schwäbisch Hall. Ni renkontiĝis vespere de la 28-a de aŭgusto je la ĉefa enirejo de la preĝejo Sankta Mikaelo super la fama subĉiela ŝtuparego. De tie ni iris al la festejo Kocherwiese, iama loko de nacia ĝardenekspozicio, kie okazis la lumfesto. La areo estis dekoraciita per miloj da kandeloj ĉiakoloraj, bruligotaj komence de la noktiĝo. Ili estis la fono por la vespera programo, konsistanta el prezentado de diversaj muzikbandoj sur pluraj scenejoj, paradoj de historie kostumitaj grupoj, pafoj el historiaj kanonoj kaj granda artfajraĵo.

Dankon al Inge kaj Irmi pro la fotoj.

Reen

Reen