Kafoklaĉo en Neustadt/Weinstraße 09.12.2018

Antaŭ-Zamenhoftaga kafoklaĉo en Neustadt/Weinstraße 09.12.2018

'Kvar homoj el Karlsruhe plus unu gasto el Strasbourg akceptis mian inviton por la hieraŭa dimanĉo, la 9-an de decembro, kaj venis al la "Bistro Palatino" en Neustadt/Weinstraße. Ni pasigis kelkajn agrablajn horojn kune, bone manĝis kaj trinkis kaj eĉ diskutis pri la "Brexit" kaj ĝenerale pri Eŭropo. Poste ni promenis tra la loka kristnaska foiro kaj iu aŭ alia akiris malgrandaĵon. Fine ni konsentis, ke en la venonta belvetera sezono la vizito ripetiĝu kaj mi faru ĉiĉeronadon tra la historia urbo de Neustadt.

Thomas

Fotoj: Frank, Clemens.

Reen

Reen