Kantobirda Migrado 09.04.2011

Kantobirda Migrado 09.04.2011

Je sunplena sabato en aprilo finfine venis la momento: Nia birdkanta migrado povis okazi, post kiam pasintjare la dio de la vetero ne tiel volis kiel ni. Klara ĉielo kaj sunbrilo promesis nur bonon por la tago, kaj tiel ni renkontiĝis jam frue je la oka matene ĉe Marktplatz (foira placo) en Karlsruhe.

De tie tramo ekveturis direkte al Berghausen, ĉe haltejo Hummelberg la ekskurso komenciĝu. Ekipita per fakliteraturo kaj binoklo Bettina, kiu gvidis nin, estis bone preparita. Ĉiu el ni ricevis liston kun birdonomoj en la germana kaj en Esperanto, poste ŝi gvidis nin rekte en la florantan naturon.

Post nur kelkaj metroj - birda kantado, kaj tuj ni lernis pri la unua birdo. Ne vere facile, identigi ĝian voĉon en la koruso de siaj multaj samspecianoj kaŝiĝantaj en arboj kaj arbedoj. Ne malofte post ioma serĉado eĉ eblis ie trovi la "kantiston", kutime sidantan plej supre sur branĉo de proksima arbo.

Tiel la afero pluiris - ĉiam denove post kelkaj metroj nova birdovoĉo atendis nin. Nomojn kiel regolo, nigraĉapa silvio, sito aŭ cifcafo la plejmulto el ni apenaŭ iam estis renkontintaj, kaj tutcerte ne en Esperanto. Ĉe la naturamika domo Grötzingen ni ripozis, poste la vojo plugvidis nin tra la arbaro, ĉirkaŭirante la Fraunhofer-instituton, tagmeze ni finfine reatingis nian elirpunkton.

Post komuna reveturado kelkaj el ni ankoraŭ kune ĝuis bonetosan tagmanĝon en gastejo "Litfaß" en Karlsruhe. Tiel finiĝis tiu plej agrabla, sed precipe interesa kaj instrua ekskurso.

Reen

Reen