Pikniko en la kastelo ĝardeno 26.07.2013

Pikniko en la kastelo ĝardeno 26.07.2013

Vendreda vespero, 19-a horo, Esperanto-pikniko en la kastela ĝardeno.

Bedaŭrinde ne rekte ĉe la kastelo, ĉar ni devis elekti alian lokon pro samtempe okazanta festivalo. Sed la Fazana Ĝardeno tute ne estis duaklasa ejo - kaj la ideon, ĉi tie pasigi la vesperon kun amikoj, ne nur havis ni.

Bonŝance la sufokiga varmeco de la tago iom malpli premis vespere, kaj en la ombro de arboj la vespera suno estis agrable eltenebla.

Gastoj el Strasburgo pliriĉigis nian kunvenon kaj devigis nin, malkrokodili kaj plejparte paroli Esperanton ;-)

Reen

Reen