Esperanto-Urbogvidado tra Durlach 13.03.2010

Esperanto-Urbogvidado tra Durlach

Por sabato, la 13-an de marto 2010, Esperanto Karlsruhe invitis al urbogvidado tra Durlach, plej granda urboparto de Karlsruhe. 23 Esperanto-parolantoj i.a. el Heilbronn, Aalen, Stuttgart und Strasburgo kunvenis kaj kune ekis al esplorpromeno tra la pasinteco de la iama rezidejo de la grafoj de Baden-Durlach.

Stacioj de la tago:

  • Antaŭtagmeza renkontiĝo ĉe la stacidomo de Durlach
  • Tra la urbocentro direkte al la Turmonto, poste per la Turmberg-tramo supren al la turo
  • Reveturo kaj komuna tagmanĝo en la restoracio Cubanita
  • Komenco de la urbogvidado ĉe la kastelo, pluiro al la "kanapo-strateto" kun restaĵoj de la eksa urbomuro
  • Laŭ la urbaj ringstratoj al la foirejo kun urbodomo, evangelia urbopreĝejo kaj puto
  • Pluiro al la Bazela Pordego, enirado en la pordegan turon
  • Laŭ la iama fortika fosaĵo reen al la kastelo
  • Vizito de la Pfinzgau-muzeo en la kastelo, fino de la oficiala programo
  • Posta kafoklaĉo en kafejo Kehrle, adiaŭo

Alois Eder vortigis siajn impresojn de la tago en (germanlingva) artikolo (publikigita ankaŭ en Esperanto Aktuell 2010/2).

Dankon al Bruno, Heike, Inge, Janek, Jürgen kaj Monika pro la fotoj.

Reen

Reen