Amika Migrado 2009

Partopreno en la Amika Migrado 2009

Ankaŭ ĉi-jare troviĝis kelkaj migremuloj en nia grupo, kiuj kune kun aliaj Esperanto-amikoj volis esplori montar(et)on kaj arbaron en la ĉirkaŭaĵo de Offenburg. Invitis al la migrado Engelbert Sester de la Esperanto-grupo Oberkirch. Kaj tiel okazis, ke sabate, la 19an de Septembro, aro de naŭ migrantoj kunvenis matene ĉe la stacidomo de Offenburg. Kune ni veturis al la elirpunkto de la migrado, parkejo en la proksima vilaĝo Ohlsbach.

La vojo el la vilaĝo unue iris preter multaj nuksarboj kaj vitejoj plenegaj de maturaj vinberoj. Tagmeze ni ripozis ĉirkaŭ la tablo de "Arbara Koboldo" ĉe la Freudentaler Eck. Bedaŭrinde la nebuloza ĉielo, sub kiu ni ekiris antaŭtagmeze, ankoraŭ ne montris emon cedi iom da loko al la suno. Jam nun ni komencis nombri la multajn flavajn benkojn flanke de la vojo.

La unua ĉefa celo de la migrado estis la belvida turo sur la "Alta Korno" (Hohes Horn). La pado tien, parte tre kruta, survoje disbranĉiĝis al "komforta vojo". Ekde tie ni iris en du grupoj, kiuj kun dudekminuta diferenco atingis la turon. Sur la turo mem oni bedaŭrinde nur povis diveni, kiom bela devus esti la ĉirkaŭrigardo kiam la vetero ne kontraŭas tion.

Reunuiĝinte ni daŭrigis al la venonta celo, Brandeck-Turo. Nun ankaŭ la posttagmeza suno pli kaj pli montriĝis. Dum paroladoj kun aliaj migrantoj malbonŝance evidentiĝis, ke ĝuste nun la Brandeck-Turo verŝajne estas fermita. Ni do mallongigis la vojon kaj rekte celis la grandan ripozejon de la migrado, restoracion Brandeck-Lindle, kie ni alvenis proksimume je la 16a.

Longa paŭzo de unu kaj duona horo donis abundan eblecon kolekti novajn fortojn. Bonhumore ni ekiris rean vojon al la parkejo. Post bela promendado en la varma lumo de la vespera suno, proksimume je la 19a kaj duono ni denove troviĝis en Ohlsbach.

La ĉi-jara Amika Migrado denove montriĝis agrabla kaj malenua ekskurso tra la Nigra Arbaro ĉe Offenburg, lerte planita kaj gvidita de Engelbert Sester.

Reen

Reen