Vizito el la pasinteco

Vizito el la pasinteco

Printempe 2017, post multaj jaroj, reestabliĝis kontakto al eksa Karlsruhe-a Esperanto-parolanto. Kaj en junio li tute neatendite sin anoncis al nia monata kunveno.

Kelkaj ankoraŭ konis lin persone, aliaj de rakontoj nur konis la nomon. Thomas aktivis en la grupo dum la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj, poste transloĝiĝis al Berlino, sed nun denove vivas en distanco de Karlsruhe, kiu permesas ankaŭ spontanaj vizitoj kiel tiu de ĉi vespero.

Ankaŭ sur la foto: Lars, kiu pro laboro dum kelkaj monatoj restas en Karlsruhe kaj por la unua fojo vizitas nian renkontiĝon. Ne sur la foto: Birgitta, kiu bedaŭrinde devis foriri iom pli frue.

Estis verspero kun multaj priparolindaĵoj...

Varma somervespero en El Greco
Varma somervespero en El Greco