Vesperaj Ĵonglaj Provoj

Vesperaj Ĵonglaj Provoj en la Günther-Klotz-Parkaĵo

Komenciĝis tie, kie la antaŭa kunveno dum la "Festo" alproksimiĝis sian finon. Dum la posttagmeza promenado sur la "Festo"-tereno, la vojo ankaŭ preterpasis la ĵonglejon kaj la ĵus okazantan VolleyClub turniron. Ĉar post du semajnoj Eŭropa Ĵongla Kunveno EJC 2008 gastus en Karlsruhe, tuj ekestis la ideo, konvene al tiu evento okzigi precipe amuzan rekontiĝon kun vesperaj ĵonglaj provoj en Esperanto.

Reen

Dum la unue celita dato je Lundo, la 4a de Aŭgusto, nur la vetero emis ĵongli per nuboj, vento kaj pluvo, kaj per rapida decido la kunveno estis redatita al Ĵaŭdo de la sama semajno.

Ni renkontiĝis vespere ĉirkaŭ la 19a ĉe la tramhaltejo antaŭ la Günther-Klotz-Parkaĵo. Poste ni ekis al komuna serĉado de libera loko inter la multaj ĵonglantoj ĉe la piedo de Mount Klotz.

Maldekstre: Antaŭ ol tiu ĵonglado vere komenciĝas, rapida manĝeto certe ne povas malutili.

Reen

Ni ankaŭ havis gastojn: Isabelle el Francio kune kun siaj du filoj, kaj Daniel el Hispanio; ĉiuj estis partoprenantoj de la Eŭropa Ĵongla Kunveno. Isabelle jam antaŭe kontaktis nin por peti informmaterialon, per kiu ŝi volis varbi por Esperanto inter la aliaj ĵonglantoj. Merkrede, okaze de la transdonado de la informmaterialo, subite aperis Daniel, kiu iel eksciis pri la afero.

Reen


Supre: Dum plejparto de la lokaj Esperantistoj penis kontroli prefere malpli ol tri objektoj, la ĵonglaj kapabloj de nia hispana gasto jam estis ekster iu dubo.

Reen

Ni ĵonglis per pilkoj, klaboj kaj ringoj. Krom objektoj el nia propra havaĵo, ankaŭ sufiĉe da luita materialo estis je nia dispono.

Maldekstre: Intensaj diskutoj pri kontaktĵonglado.

Reen

Maldekstre: Grupa foto "ĵonglado ĉirkaŭ la verda stelo".

Post multe da ĵonglado (envere: multe da ĵetado kaj rekolektado), fakaj diskutoj kaj amika babilado en Esperanto, la kunveno finiĝis nur post eknoktiĝo kaj ni disiĝis proksimume je la 22:30a horo.

Reen