BAVELO-Seminario 2010 en Rastatt

BAVELO-Seminario 2010 en Rastatt

Rastatt kapablas je pli ol nur konstrui "A"-klasajn aŭtomobilojn
Loko de german-franca renkontiĝo

Pasintan semajnfinon, inter la 17-a kaj 19-a de septembro, en Rastatt okazis internacia renkontiĝo speciala. Dek francoj kaj dek kvin germanoj, ĉeĥo, ruso, japanino, parte en aĝo de studento, parte en aĝo de laboristo aŭ pensiulo, kunvenis en la klerigdomo St. Bernhard por interparoli en Esperanto kaj forĝi planojn pri la estonteco.

Tie, kie la Nigra Arbaro plej alproksimiĝas al la Rejno kaj la supra rejnvalo plej mallarĝas, Türkenlouis ("Turko-Ludoviko", reginto de la regiono) iam konstruis sian kastelon kaj Deutscher Bund ("Germana Ligo") sian fortikaĵon. La vidindaĵoj de Rastatt estas atestiloj kaj pri germana etŝtatismo kaj eŭropaj militoj de pasintaj tempoj, kaj pri la evoluo de la demokratio en Germanio. Tiun belan urbon la Esperanto-ligo de Baden-Virtembergo elektis kiel sian seminariejon. Historiaj urbogvidadoj ĝis la kastelo kaj tra la kazematoj fariĝis instruaj ekzemploj, kiamaniere pace forigi malamikecojn kaj konstrui komunan estontecon.

La evoluo de la kunvivado en la tempo de la Interreto, la moderna datuma aŭtoŝoseo, konsistigis la programon. Estiĝis ankaŭ ekspozicieto de manĝeblaj sovaĝaj kaj medicinaj plantoj el la ĉirkaŭaĵo de Rastatt. Krome la partoprenantoj ĝuis danckurson, koncerton kun la plej ŝatataj kanzonoj de la internacia Esperanto-muzikkulturo kaj fotoprezentadon pri la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Havano, Kubo.

(Transprenite kaj tradukite el germanlingva gazetara informo de Alois Eder)

Fotoj de la semajnfino en Rastatt troviĝas i.a. ĉe

reen